# Paŝoj al Plena Posedo, Paŝo 02 # by William Auld, Sesa Eldono, ISBN 963 571 274 # Version 1.0 # Paul Denisowski (paul@denisowski.org) BINDO : eksteraĵo de libro ĈIFI : malglatigi DIO : supernatura reganta estaĵo DIVERSA : malsameca ESENCO : la ĉefa, plej necesa parto de io FALSA : malvera FRAPI : bateti GLATA : priskribas ion, sur kiu mano facile glitas INSTRUI : lernigi KADRO : tio, per kiu oni ĉirkaŭigas, ekzemple fotografaĵon KLARA : malkonfuza KLASO : aro de lernantoj, kiuj lernas kune LITERO : alfabeta signo LUDI : fari ion por nura plezuro MATURA : plenkreskinta, plenpova ONKLO : frato de la patro aŭ patrino PARDONI : malsevere trakti iun PLEKTI : regule interkunigi laŭ longe, ekzemple harojn PROBLEMO : malfacila demando PSALMO : speciala religia kanto RELIGIO : kredo pri supernaturaj aferoj ROBO : longa virina vesto SERIOZA : zorge atent(ind)a SPEGULO : glata, brila aĵo, per kiu oni povas vidi sin ŜLOSI : fermi, ekzemple pordon, per speciala ilo ŜPARI : atente reteni, ekzemple monon TRUO : malplenaĵo en io VIZITADI : ĉeesti; regule aliradi ZONO : io, kion oni metas ĉirkaŭ la korpomezon # end