# Paŝoj al Plena Posedo, Paŝo 03 # by William Auld, Sesa Eldono, ISBN 963 571 274 # Version 1.0 # Paul Denisowski (paul@denisowski.org) AMASO : multnombra aro APARATO : ilaro por plenumi ion APARTENI : esti ies posedaĵo AVERTI : antaŭsciigi kaj atentigi BARAKTI : forte movi sin por liberigi de io BASTONO : longa, maldika peco de ligno BLOVI : ekmovi la aeron BOLI : varmigi je 100 gradoj centigradaj; forte malkvietigi BORDO : apudakva tero BORI : fari truon en io DEKLIVO : klinita supraĵo DIREKTO : la ĝusta vojo de unu loko al alia DISTANCO : longeco inter du lokoj DRIVI : sekvi la iron de la akvo ELEMENTO : unu el la fundamentaj eroj de tutaĵo FENESTRO : truo, kiun oni povas trarigardi, en muro de konstruaĵo FIKSI : senmovigi ion FERDEKO : supra promenejo de ŝipo FIŜO : estaĵo, kiu vivas en akvo FRAKASI : disrompi, dispecetigi FURIOZA : freneze kolera GAJA : rideme feliĉa GENUO : mezo de kruro GESTO : mansigno GIGANTO : grandegulo GRUPO : aro HAVENO : apudborda ejo por ŝipoj INTERMITA : interrompiĝanta JUĜI : konsideri por decidi pri ĴETI : rapide formovi de si ion tra la aero en alian lokon KADAVRO : korpo de mortinto KATASTROFO : subita malfeliĉega okazaĵo KLIFO : marborda altaĵo KOMPATI : senti kortuŝon pri ies malfeliĉo KONSCII : scii tre klare KUZO : filo de onklo aŭ onklino LARMO : akvero el la okuloj LIGNO : materialo de arboj LUKTI : korpe batali kontraŭ iu aŭ io MAGNETO : io, kio povas altiri MANIERO : tiel, kiel oni faras ion MARO : la akvo, kiu plejparte kovras la teron MARŜI : iri piede MESAĜO : parola aŭ skriba informo, sendita de unu persono al alia MEVO : marbirdo MIKSI : meti kune diversaĵojn MONSTRO : nenormalega estaĵo MUĜI : aŭdigi fortan bruon MURO : la flanko de domo, ĉambro, ks NORDO : la direkto de Afriko al Eŭropo OKCIDENTO : la direkto al Eŭropo de Azio OMBRO : mallumaĵo ONDO : akvo, kiu leviĝas kaj refalas supraĵe de la maro ORIENTO : la direkto al Azio de Eŭropo PAFI : ĵeti ĵetaĵon per ĵetilo PELI : irigi rapide antaŭen PERMESI : konsenti, ke iu faru ion PEZI : altiriĝi teren PLUVO : akvo, kiu falas de la ĉielo POPULARA : konata kaj amata de la popolo PROMONTORO : alta terpeco antaŭeniĝanta en la maron PROPRA : apartenanta nur al iu aŭ io PUNKTO : malgranda ronda signo, per kiu oni finas propozicion RAKETO : fajraĵo, kiun oni pafas en la aeron REKTA : nedeflankiĝante alcela REZIGNACIO : cedemo RIFUĜI : foriri en iun lokon por eviti danĝeron ROKO : ŝtonego SAVI : liberigi iun el danĝero SCENO : loko en teatro, kie aktoroj ludas SENDI : foririgi iun SERĈI : klopodi por trovi SKOTA : rilata al Skotlando SOVAĜA : krude fortega ŜANCO : ebleco fari ŜIPO : veturilo por veturi sur akvo ŜIRI : rompi ion, forte tirante ŜNURO : longa, forta tirilo ŜTORMO : fortega, pluva ventego TELEPATIO : senpera interkompreniĝo sen parolo kaj gestoj TIPO : ekzemplo de specialaĵo TIRI : movi ion aŭ iun al si TOMBO : tertruo, en kiun oni metas kadavrojn TRAFI : atingi per io VANA : senrezulta, senutila VANGO : vizaĝflanko VIKTIMO : tiu, kiu estas oferita # end