# Paŝoj al Plena Posedo, Paŝo 04 # by William Auld, Sesa Eldono, ISBN 963 571 274 # Version 1.0 # Paul Denisowski (paul@denisowski.org) AFIŜO : surmura presita sciigo APERTI : malfermi APOGI : subteni iun aŭ ion per io BILETO : rajtiga papereto DAMNI : kondamni (ofte uzata kiel sakro) DEZERTA : senhoma DOMAĜO : bedaŭrindaĵo EKSPRESA : tre rapidsa ENUI : malplezuri pro senintereso FERO : malmola metalo FOIRO : granda komerca kunveno FUĜI : forkuri por sin savi FUNKCII : plenumi sian taskon GASTO : amika vizitanto GIĈETO : fenestreto en muro, kie oni aĉetas, ekzemple biletojn GLUO : fluaĵo, per kiu oni fiksas ion al io alia GRUMBLI : murmuri malkontente KABANO : iom kruda dometo KAJERO : maldika libreto KALVA : senhara KASO : monkesto KATO : hejmbesto kun belaj korpharoj KOMBINI : kunmeti KOOPERATIVO : societo kunaganta KUBUTO : mezpunkto de la brako KULTURI : prilabori la teron KUPEO : parto de la vagono LACA : bezonanta ripozon LAGO : etendaĵo da akvo, ĉiuflanke ĉirkaŭata de tero LINIO : kontinua streko MENUO : listo de haveblaj manĝaĵoj MIOPA : havanta neordinare mallongan vidpovon NAJLO : larĝkapa metala pinto NAZO : korpoparto, per kiu oni flaras OLDA : maljuna, aŭ malnova OPONI : kontraŭstari PARKERE : per la memoro PASAĜERO : veturanto PINTO : pika ekstremo PLORI : montri doloron per larmoj PRINCIPO : fundamenta veraĵo RANDO : ĉirkaŭa ekstremaĵo de io RESTORACIO : loko, kie oni povas manĝi se oni pagas SEKA : enhavanta neniom aŭ malmulte da akvo SKRAPI : iom akre froti ion STACIO : loko, kie haltas publikaj veturiloj STREKI : desegni linion per unu movo de skribilo STRIO : longa mallarĝa peco kun paralelaj randoj STUDI : diligente esplori SUFERI : senti doloron SUFOKI : mortigi per senigo de aero SUMO : ĉiuj partoj kune, kiel tuto SURDA : nepovanta aŭdi SVARMI : esti tre multnombra TRAJNO : vagonaro kun lokomotivo VAGONO : veturilo, kiun trenas lokomotivo VITRO : malmola, travidebla, rompebla substanco VULPO : flavruĝa hundosimila rabobesto # end