# Paŝoj al Plena Posedo, Paŝo 05 # by William Auld, Sesa Eldono, ISBN 963 571 274 # Version 1.0 # Paul Denisowski (paul@denisowski.org) ADVOKATO : persono, kiu defendas alian en juĝejo AERO : tio, kion oni spiras ANIMO : spirito de la personeco ARANĜI : meti laŭorde, ordigi ASPIRI : fervore celi, forte deziri ATESTI : pruvi, montri ATMOSFERO : sentiĝo de la cirkonstancoj BARBO : hararo sur la mentono CITI : laŭvorte rediri aŭ reskribi EKSPERIMENTO : kontrolata provo pruvi ion ELOKVENTA : povanta facile kaj flue paroladi EMBARASO : ĝena sento ENTUZIASMO : fervorego FERVORO : ardo por io FESTO : speciale aranĝita plezurkunveno FLUI : facile trapasi de unu loko al alia FONDI : starigi organizon FONTO : origino, deveno GENIO : elstara talentego GENTO : popoleto HARMONIO : agrablaj samtempaj sonoj; do : agrabla kunestado IDEALA : perfekteca INSPIRI : estigi stimulan senton en ies spirito INSTIGI : kuraĝigi ion, ke li faru ion KATALOGO : ordigita listo KLASIKA : tradicia KODO : sistemo de senanimaj simboloj KOLEGO : amika kunlaboranto KOLEKTIVO : aro da personoj kunlaborantaj KOMERCI : profesie vendi kaj aĉeti KONCEPTO : abstrakta kaj ĝenerala ideo KONGRESO : kunveno por diskuti komunan temon KONTAKTO : interrilato KORESPONDI : interinterŝanĝi leterojn KREI : fari, estigi KURACI : resanigi malsanulojn LIGI : ĉirkaŭŝnuri, kunŝnuri LITERATURO : tuto de la verkoj de unu kulturo MIRAKLO : okazaĵo ne klarigebla laŭ la fizikaj leĝoj MISTERO : io nekonata, nekomprenata MORALO : konduto de la spirito NASKI : estigi idon OFICIRO : armea superulo ORGANIZI : detale aranĝi ion OVACIO : entuziasmegaj aplaŭdoj PASTRO : religia funkciulo PATRIOTO : homo, kiu arde amas sian patrolandon PENTEKOSTO : kristana festo, al kiu ligiĝas la ideo peri miraklan interkompreniĝon de diverslingvuloj POEZIO : arto verki versaĵojn PRETENDI : aserti sian rajton pri io PROFITI : ricevi utilon aŭ gajnon de io PROPAGANDO : disvastigado de informoj PSIKOLOGIO : scienco pri la homa menso REGNO : lando kiel politika tuto RIMEDO : tio, kio servas por atingi celon RIPETI : denove diri aŭ fari ion RONDO : cirklo; societo SALONO : ĉambrego SCIENCO : sistema tutaĵo de konoj SENTIMENTO : sentema animstato SIGNIFO : figuro, kiu anstataŭas aŭ reprezentas abstraktaĵon SOLENA : ceremonieca SOLVI : trovi la respondon aŭ la rimedon SONI : aŭdigi SPECO : komunkarakteriza grupo SPIRITO : mensa aŭ animeca tuto de la homo TALENTO : aparta spirita kapablo TEATRO : konstruo, en kiu oni prezentas spektaklojn TEKNIKO : procedaro de arto aŭ medio UNIKA : unusola UNIVERSALA : tutmonda, ĉie estanta VERKI : krei ion, plejofte libron, per arto aŭ scienco # end