# Paŝoj al Plena Posedo, Paŝo 07 # by William Auld, Sesa Eldono, ISBN 963 571 274 # Version 1.0 # Paul Denisowski (paul@denisowski.org) ADMONI : averti iun, ke li ne faru ion AKRA : tranĉ- aŭ pik-kapabla AKSO : limo, ĉirkaŭ kiu turniĝas korpo AKTO : parto de dramo AKUZI : aserti iun kulpa pri io ANGULO : spaco inter du renkontaj surfacoj; do : nerimarkata loko BAGATELO : afero neserioza, negrava BEZONI : esti en stato, ke io mankas BLINDA : nevidpova BRANDO : forta alkoholaĵo CERBO : pensorgano DETALO : malgranda parto DIAMANTO : malmola valorŝtono DIFINI : precize klarigi la signifon de io DRONI : morti, sufokiĝante en akvo EGOISMO : memamo EPOKO : jararo ESPLORI : zorge peni por ekkoni ion FILOZOFIO : scienco pri la vivprincipoj FINGRO : ekstremaĵo de la mano FUNDO : plej malsupra parto GLOBO : sfera objekto GRAVA : grandinflua GUTO : globeto de fluaĵo HONORARIO : pago por servo INCITI : kolerigi INTELEKTO : kapablo pensi kaj kompreni INTIMA : profunde komunsenta kaj senĝena JUSTA : laŭmerita KAMARADO : amika kunulo KAPABLA : povanta fari ion KARAKTERO : individua trajtaro KAŬZO : tio, pro kio io okazas KELNERO : servisto en restoracio KLIMATO : tutaĵo de la veteraj kondiĉoj KONDAMNI : deklari iun kulpa KONJEKTI : havi opinion pri io KONTENTA : havanta ĉion, kion oni dezirus KREVI : subite rompiĝi pro interna premo KRIMO : ago kontraŭleĝa KULPA : intence aŭ konscie plenuminta ion riproĉindan LANGO : movebla karnaĵo en la buŝo LAŬDI : esprimi favoran opinion LECIONO : tio, kion oni lernigas LIRO : speco de monero MEDIKAMENTO : saniga rimedo MENSOGI : diri malveron OBJEKTO : io konceptebla aŭ perceptebla PARENCO : membro de la sama familio PENTI : senti bedaŭron PEREI : tute neniiĝi POSTENO : ofico POZICIO : loko, sur kiu io estas PUNI : kaŭzi al iu suferon kompense de ties malbonfaro RABI : perforte forpreni ion, kio apartenas al alia SANA : normale funkcianta SANGO : ruĝa fluaĵo en la korpo SITUACIO : tuto de la kondiĉoj kaj cirkonstancoj SKUI : rapide movi tien kaj reen SOCIO : tuto da homoj kunvivanta STULTA : malsaĝa UTILA : uzinda VAKI : esti neokupata VERSI : fluigi fluaĵon el ujo VERVO : spirita fervoro # end