# Paŝoj al Plena Posedo, Paŝo 08 # by William Auld, Sesa Eldono, ISBN 963 571 274 # Version 1.0 # Paul Denisowski (paul@denisowski.org) ADRESO : loko, kie iu loĝas AKIRI : havigi al si AMARA : maldolĉa AMPLEKSO : grandeco ANONIMA : sennoma APLOMBO : granda memfido BLONDA : helkolora BRIDO : kaprimeno por ĉevalo BRIDI : kvietigi, malhelpi CENTRO : meza punkto aŭ parto CINDRO : brulrestaĵo ĈESI : ne plu fari ion DENSA : tre proksime metitaj DENTO : elstaranta buŝosto DESEGNI : per plumo aŭ krajono montri la trajtojn de io aŭ iu DIABLO : malbona spirito DUBI : esti malcerta ERUDICIO : granda klero FAKO : aparta dividaĵo aŭ branĉo FANFARONI : sin mem laŭdi FILOLOGO : sciencisto pri lingvoj FINALO : fina parto FLAGRI : intermite ekflami FLAMO : hela brulanta fajrgaso FORMALA : laŭregula, laŭleĝa FORNO : fajrujo por hejti kaj kuiri FUMO : vaporo de brulaĵo GRADO : mezuro de io ĜENTILA : bonmaniere afabla HUMORO : animstato INĜENIERO : sciencmetoda teĥnikisto INSPEKTI : kontroli ies agadon ĴURI : solene atesti ĴURNALO : ĉiutaga gazeto KANALO : artefarita rivero KINO : teatro, kie oni montras filmojn KOMO : interpunkcia signo (,) KOMPAKTA : densa kaj nedisiĝema KOMUNIKI : diskonigi KONCERNI : esti la afero de iu KONFESI : deklari ion malbonan pri si mem KONFIDI : plenkrede transdoni KONJUNKTURO : cirkonstancaro KONKURSO : konkuro por premio KONTINUA : seninterrompa KOVERTO : kovrilo por letero KREPUSKO : duonlumo matena aŭ vespera KRITIKI : montri la mankojn de iu aŭ io KRURO : korpoparto, per kiu oni marŝas KUIRI : prepari mangaĵon KURBA : malrekta LOGARITMO : nombro de aritmetika progresio respondanta al alia nombro de geometria progresio MANIERO : metodo de agado MODULI : variigi la tonojn MUŜO : doma insekto NERVO : korpoparto, kiu transdonas impresojn al la cerbo NOBLA : havanta altajn moralajn kvalitojn NOMBRO : nedifinita kvanto NOTI : skribi resumon NUMERO : cifero PASIO : arda deziro PAVIMO : ŝtona tegaĵo de strato PERSISTI : energie daŭri aŭ daŭrigi PLACO : libera spaco en urbo PLAĈI : kontentigi PLANDO : suba parto de piedo POEMO : versaĵo POETO : versaĵisto POLVO : sekaj eretoj de tero PRECIZA : klare determinita PREMIO : donaco al konkursgajninto PROMESI : certigi, ke oni faros ion PROPORCIO : rilato de partoj inter si RAŬKA : sonanta skrape kaj malklare REDAKTORO : persono, kiu estras gazeton RENVERSI : faligi ion aŭ iun RETO : truplena fadenplektaĵo REZIGNI : definitive forlasi ion ROMANO : longa proza fikciaĵo ROMANTIKO : literatura doktrino, kiu preferas fantazion al racio RUZA : lerte trompa SENCO : komprenebleco SERVICO : manĝilaro SEZONO : jarkvarono, laŭ vidpunkto de la normala vetero SOMNAMBULO : persono, kiu marŝas dormante SONĜO : dumdorma mensbildo SORĈI : ĉarmegi STATURO : korpalteco STUMPO : mallonga restaĵo de io SUĈI : alspiri al si SABLONO : modelo, laŭ kiu oni eltranĉas objekton; (metafore) banalaĵo ŜERCI : paroli neserioze, ridige TERMINO : speciala vorto aŭ esprimo TRAGEDIO : dramo kun malĝoja fino TURNI : ĉirkaŭmovi ion UNIVERSITATO : centro de supera studado VETI : riski sumon en ludo VETERO : stato de la atmosfero ZIGZAGO : linio, iranta alterne laŭ kontraŭaj direktoj # end