# Paŝoj al Plena Posedo, Paŝo 09 # by William Auld, Sesa Eldono, ISBN 963 571 274 # Version 1.0 # Paul Denisowski (paul@denisowski.org) BALANCI : movi tien kaj reen BALANCIERO : radeto en horloĝo, kiu reguligas la moviĝon BAROSKOPO : aparato uzata por mezuri gaspremon BRAKO : korpoparto de la ŝultro ĝis la mano CENTIMETRO (cm) : centono de metro DETRUI : ruinigi, neniigi DIAMETRO : mezuro trans cirklo tra la centro DIFEKTI : kaŭzi malbonon al io DILETANTO : persono, kiu okupiĝas nur supraĵe pri io EKVATORO : imaga linio ĉirkaŭ la tero, meze inter la polusoj EKZAMENI : detale esplori ELEKTRO : unu formo de fizika energio GARANTII : firme promesi ion GLACIO : akvo solidigita per malvarmo INFLUI : rezultigi agadon de iu aŭ io KAZO : difinita aparta okazo KILOMETRO (km) : milo da metroj KONSERVI : zorgi, ke io ne difektiĝu aŭ perdiĝu KONSISTI : havi kiel erojn KONSTANTA : senŝanĝa, senĉesa KONTROLI : detale esplori, oficiale ekzameni KRONOMETRO : tre preciza horloĝo KUDRI : kunigi per fadeno kaj speciala pinta ilo KVALITO : grado de boneco KVANTO : nombro da objektoj aŭ personoj LAGRO : maŝina peco, kiu portas la akson de rado LIKVA : flueca LOKOMOTIVO : maŝino por tiri vagonojn sur fervojo LUBRIKI : olei maŝinon MAGNETO : ferpeco kun altira povo MANIPULI : manuzi MAŜINO : aparato, kiu produktas, transsendas aŭ utiligas forton MATEMATIKO : scienco pri kalkulo MEKANISMO : tuto de la pecoj de maŝino MEMORI : konservi antaŭe ricevitajn ideojn MERITI : esti inda je rekompenco MEZURI : taksi kaj difini grandecon MILIMETRO (mm) : dekono de centimetro MINUTO : sesdekono de horo MOTORO : maŝino, kiu produktas movon NORMALA : ordinara, laŭkutima OLEO : grasa fluidaĵo PENETRI : eniĝi al io PERIMETRO : linio ĉirkaŭ figuro PIKI : enigi pinton en ion PIVOTO : turnpunkto PRUVI : montri, ke io estas vera PUNKTO : preciza loko, kie io okazas PURA : sendifekta RADO : rondaĵo turniĝanta ĉirkaŭ akso REGULA : ripetiĝanta post fiksita periodo RELATIVA : pli-malplia REVIZI : ekzameni kaj kontroli RIPARI : rebonigi RISORTO : elasta metala fadeno SEKUNDO : sesdekono de minuto SIGNALO : komunika signo SOLIDA : firma, konfidinda SPIRALO : rondiranta linio, kiu malproksimiĝas de sia centro ŜIRMI : protekti ion por eviti difekton ŜMIRI : froti per grasaĵo ŜTALO : tre malmola metalo VALORI : havi meriton, altan prezon VARMA : sento produktata de brulo aŭ fajro VITRINO : elmontra vitrujo # end