# Paŝoj al Plena Posedo, Paŝo 11 # by William Auld, Sesa Eldono, ISBN 963 571 274 # Version 1.0 # Paul Denisowski (paul@denisowski.org) ADRIA MARO : la maro kuŝanta inter Italujo kaj Jugoslavio AŬTOMATO : io funkcianta sen homa direktado BOATO : ŝipeto BRAVA : preta sentime fari sian devon ĈAPO : plata kapvesto ĈEMIZO : subvesto DALMATIO : regiono de Jugoslavio DANCI : ritme movigi laŭ muzika takto EĤO : ripetiĝo de sono EKSTREMA : plej malproksima ETENDI : plilongigi ĉiudirekten FADENO : longa maldika ŝnureto FAJFI : krei sonon blovante tra la lipoj FANTOMO : spirito de mortinto; reaperanto FATALA : malfeliĉiga, grava, ne evitebla FEBRO : forta eksciteco FIRMA : neŝancelebla FULMO : granda rapidpasanta ĉiela fajro FURIO : furioza virino HORIZONTO : limo de la vidkapablo HURLI : bleki sovaĝe INFERO : loko, kie mortintaj animoj suferegas INSTINKTO : aŭtomata aktivigo, plejofte de bestoj KALO : malmolaĵo de la haŭto KANDIDATO : aspiranto al ofico KAPRICO : subita, neantaŭvidebla emo KARBO : nigra substanco, uzata por hejti KNARI : eligi akran bruon skrapan aŭ frotan KRAKI : eligi sekan bruon elŝirado aŭ rompado LARĜA : multampleksa LAZURO : blua koloro de la ĉielo LEĜERA : malpeza LULI : balanceti LUPO : sovaĝa hundsimila besto MANOVRI : fari laŭcelajn iradojn MOKI : priridi iun MUSKOLO : fibraĵo, kiu movas la membrojn de korpo NEPRA : neevitebla, deviga PALPI : tuŝesplori per la mano PALPEBRO : membrano kovranta la okulon PENI : energie streĉi siajn fortojn PEPI : birdokrieti PETOLI : amuziĝi infanece PIPO : aparato, per kiu oni fumas tabakon POŬPO : sipmalantaŭo PRUO : ŝipantaŭo PUPO : ludila figureto RAMPI : antaŭeniri malfacile, foje surventre REGIONO : speciala land- aŭ marspaco REVI : imagi tion, kion oni forte deziras REZONI : logike tiri konkludon el argumentoj RIGIDA : nefleksebla SALO : blanka substanco, uzata por gustigi manĝaĵojn SAPO : substanco uzata por lavpurigi SILKO : delikata teksaĵo SIMIO : homosimila besto SINO : homa brusto SIRENO : marvirino kun fiŝa vosto SOJLO : ŝtono aŭ trabo de enireja fundo SOPIRI : ĝeme elspiri SULKO : kavaĵeto SVINGI : moveti ion rapide ĉiudirekten ŜAŬMO : blankaĵo sur akvo aŭ alia fluaĵo ŜELO : malmola ekstera krusto TEMPESTO : ŝtormo TRAJTO : karakterizaĵo TUKO : peco de teksaĵo VASTA : granddimensia VELO : granda tuko fiksita por kapti la venton VEZIKO : globeto # end