# Paŝoj al Plena Posedo, Paŝo 12 # by William Auld, Sesa Eldono, ISBN 963 571 274 # Version 1.0 # Paul Denisowski (paul@denisowski.org) ALARMO : signalvoko ASEKURI : kontrakti kontraŭ eventuala perdo AUDIENCO : oficiala akcepto BANDO : araĉo BOMBO : eksplodaĵo BOVO : kampara besto, kies ino donas lakton DEMONO : diablo EKSTERMI : tute detrui, neniigi ELEFANTO : plej granda landbesto FLOKO : malpeza peceto FOJNO : sekigita herbo FORMIKO : speco de insekto, tre laborema GAJNI : akiri profite GRENO : kreskaĵo, el kiu oni faras panon GURDO : muzikilo, kiun oni funkciigas per turnilo INCENDIO : brulego INDULGI : trakti pardoneme KAĈO : manĝaĵo el faruno, kun lakto aŭ akvo KAPRO : barbhava kampara besto KOMFORTO : ĉio, kio agrabligas la vivon LAKTO : blanka fluaĵo de bovino LAMENTI : plendadi ĝemante MUŜO : fluginsekto PLEDI : prezenti sian aferon antaŭ juĝisto LOTI : decidi ion laŭ hazardo LINO : kreskaĵo, el kiu oni faras tolon PORKO : besto, kiun oni grasigas por manĝi PROFESIO : okupo, per kiu oni vivtenas sin PROVIANTO : provizoj de manĝaĵo PRUNO : speco de frukto PULO : parazita sudinsekto SAKO : ujo el maldelikata ŝtofo SEKALO : speco de greno SEMI : disĵeti grajnojn sur la teron STALO : bestloĝejo STERKO : io uzata por plifekundigi la teron SVARMI : amase kunestadi kaj moviĝi SVATI : sin proponi al iu kiel edz(in)on TABAKO : sekigitaj folioj, kiujn oni fumas TASKO : difinita laboro TERNI : brue kaj subite elspiri tra la nazo # end