# Paŝoj al Plena Posedo, Paŝo 14 # by William Auld, Sesa Eldono, ISBN 963 571 274 # Version 1.0 # Paul Denisowski (paul@denisowski.org) AKCELI : plirapidigi AKURATA : ĝustatempa AŬTOMOBILO : motorveturilo BOTELO : vitra ujo BROVO : hararo super la okulo DEPRIMI : senkuraĝigi DEVIZO : fremdmona ĉeko DISTRI : agrable okupi DUNGI : interkonsenti kun servisto por ricevi lian servadon ENTREPRENI : komenci la plenumadon de grava tasko ESTINGI : ĉesigi bruladon aŭ lumadon EVENTUALA : povanta okazi FOSFORESKI : lumi en mallumo HOTELO : loĝejo por vojaĝantoj INKO : kolora fluaĵo uzata por skribi KAŬĈUKO : elasta gumo KOMODO : tirkestaro KONFIDENCO : sciigo, kiun oni konfidas, kaj kiu ne estu malkaŝota KONSILI : sugesti farotaĵon KONTO : komerca kalkulo KONTURO : ĉirkaŭanta limlinio de io KRUTA : preskaŭ vertikala LIPO : buŝrando LUI : havigi ion por provizora uzado, kontraŭ pago NEPO : filo de fil(in)o OBSEDI : premokupi la spiriton PARALIZI : perdigi la movkapablon PASPORTO : dokumento rajtiganta vojaĝi eksterlanden PESTO : epidemia malsano POLICO : administracio por prizorgi la publikan ordon PREZO : vendvaloro de objekto PROVINCO : la lando, ekster la ĉefurbo RIFO : danĝera roko en la maro SITUO : situacio STAMPI : frapreliefigi markon STARTI : ekiri STRANDO : sabla marbordo SUGESTI : proponi, subinspiri SVELTA : ĉarme kaj elegante maldika ŜALO : lantuko ŜILDO : tabuleto surskribita TAKSIO : aŭtomobilo luebla kun ŝoforo TERASO : eksterdoma sidejo TESTAMENTO : skribaĵo, per kiu oni difinas postlasaĵon postmortan TRINKI : gluti fluaĵon TRIUMFO : granda venko aŭ sukceso VALIZO : kofreto VELURO : mola ŝtofo VIZIO : imagaĵo, iluzio # end