# Paŝoj al Plena Posedo, Paŝo 15 # by William Auld, Sesa Eldono, ISBN 963 571 274 # Version 1.0 # Paul Denisowski (paul@denisowski.org) ABRUPTA : malagrable subita ABSURDA : kontraŭa al la saĝo ANALOGIO : io, kio estas parte simila ASTRONOMO : homo, kiu studas la ĉielajn fenomenojn ASTRONOMIO : studo de la ĉielaj fenomenoj EFEKTO : forta impreso EKSPANSIO : plietendiĝo ENERGIO : laborkapabla forto FIZIOLOGIO : scienco pri la funkcioj de vivantaj estaĵoj FREKVENCO : nombro de periodoj en unu sekundo GALAKSIO : stelamasego GASO : aersimila fluidaĵo GRAVITO : reciproka altiro de la korpoj HEROLDO : diskoniganto HIPOTEZO : provizore akceptata supozo KEMIO : scienco pri la konsisto de materiaĵoj KOMPETENTA : kapabla plenumi ion KONSTELACIO : grupo da steloj KOSMO : la tutaĵo de tio, kio ekzistas LENSO : speciala vitrajo tra kiu oni pasigas la lumradiojn MIKROSKOPO : instrumento por vidigi malgrandegaĵojn MILIARDO : mil milionoj NUDA : tute senvesta, nekovrita PLANEDO : terbulo ĉirkaŭanta sunon PRISMO : vitraĵo uzata por analizi lumkonsiston REGISTRI : note enskribi RELO : longa metalaĵo, sur kiu ruliĝas lokomotivoj ks SPACO : senfinaĵo, en kiu moviĝas ĉiuj objektoj SPEKTRO : vico da diversaj koloraj lumradioj STABILA : neŝanĝiĝema, firma ŜOVI : puŝe delokigi TELESKOPO : instrumento por observi malproksimajn objektojn TOTALA : ĉioma UNIVERSO : la tuto de ĉio, kio ekzistas VIBRI : moviĝi tien-reen rapide # end