# Paŝoj al Plena Posedo, Paŝo 16 # by William Auld, Sesa Eldono, ISBN 963 571 274 # Version 1.0 # Paul Denisowski (paul@denisowski.org) ADMINISTRI : prizorgi la funkciadon de grava organizo AFLIKTI : suferigi BAMBUO : granda arbeca kano BARKO : ŝipeto BELETRO : belliteraturo BONZO : budaisma pastro BRANĈO : brako de arbo BROKATO : teksaĵo ornamita per oraj aŭ arĝentaj fadenoj BUBALO : speco de granda bovo CIKONIO : granda longkrura birdo DESTINI : antaŭfiksi la celon de io DIAFANA : tralumebla sed netravidebla DISTRIKTO : administra regiono EKSTAZO : anima plezurego FEO : supernatura fabela estaĵo FENIKSO : fabela birdo kiu renaskiĝas el propra cindro FLEKSI : kurbigi FLOSI : resti sur akvo FLUTO : tubeta muzikilo FOLIO : maldika verdaĵero; maldika paperpeco k.s FONTANO : akvoŝprucigilo FREKVENTI : ofte vizitadi GEMO : valorŝtono GITARO : seskorda muzikilo GRACIA : facilmova, belproporcia GROTO : artefarita kaverno HIRUNDO : speco de migrantabirdo HONORI : trakti respekteme ĤORO : kantistaro JADO : verdkolora mineralo KALENDARO : tabelo montranta la datojn KATENO : ligĉeno por malliberuloj KOMPENSI : repagi egalvalore KONSOLI : mildigi ies ĉagrenon KONSUMI : malrapide neniigi KORIDORO : endoma trairejo KOSTUMO : maniero sin vesti KRISTALO : tre pura senkolora vitro MAJESTA : imponaspekta MANDARENO : altranga ĉina ŝtatoficisto MUSKO : mola kreskaĵo sur rokoj kaj arboj NOBELO : altranga persono ORKESTRO : muzikistaro PAGODO : templo de aziaj dioj PAJLO : seka grentrunketo PARFUMO : agrabla odoro PENTRI : kolore desegni PEONIO : speco de floro PERSIKO : bongusta frukto PILGRIMI : vojaĝi al sankta loko PROKRASTI : lasi ĝis pli malfrue RAVI : ĉarmegi, admirigi REMI : movi ŝipon per specialaj lignaj iloj RIZO : nutrograjno kulturata en Azio SALIKO : eleganta apudakva arbo SANTALO : arbo kun bonodora ligno SERPENTO : senpieda rampanta besto SIGELO : stampilo STALAGMITO : vertikale staranta rokpintaĵo en kaverno STALAKTITO : pendanta rokpintaĵo en kaverno TAPETO : murornamaĵo TRONO : seĝo de reĝo TUNIKO : speco de ĝisgenua ĉemizo VEO : lamenta krio VJETNAMIO : lando en sudorienta Azio # end