# Paŝoj al Plena Posedo, Paŝo 17 # by William Auld, Sesa Eldono, ISBN 963 571 274 # Version 1.0 # Paul Denisowski (paul@denisowski.org) ABSOLUTA : senkondiĉa, senescepta, senmanka AEROLITO : ŝtono falinta surteron el la spaco AKUŜI : elpuŝi el si idon AMBASADORO : oficiala reprezentanto de regno eksterlande AMETISTO : violkolora gemo AMONIAKO : gaso, NH3 ARMEO : granda militistaro ARTO : homa kreado, plejofte reprezentanta iel belon ASTRO : ĉiela korpo AŬTENTIKA : nepre vera, originala; oficiale certigita AVIADI : aerveturi BEBO : infaneto, suĉinfano BOLŜEVIKO : adepto de komunismo BRODI : ornami teksajon per fadenaj desegnaĵoj BUKLO : harvolvaĵo CENZURI : oficiale kontroli presaĵojn k. a. ĈELO : malgranda konsistaĵero DEBATO : diskuto laŭ orda maniero DIAGRAMO : klariga desegno DIPLOMATO : politikisto, kiu rilatas kun alilandaj registaroj DRAKO : fabela besto havanta flugilojn kaj ungegojn DRESI : celkonforme eduki (plejofte bestojn) EBENA : samnivele plata EFEMERA : nedaŭra, rapide pasanta EKSPOZICIO : publika elmontriĝado EPIDEMIO : disvastigita malsano EPIZODO : unu flanks agado en rakonto aŭ historio ESTETIKO : beltaksado ETAĜO : samnivela parto de domo FARTI : stati sane FEKUNDA : fruktodona, naskipova FELO : besthaŭto FOKUSO : kunigpunkto de tralensaj lumradioj FRAZO : vortkunaĵo; parolo belsona sed malmultsenca FUTBALO : ludo, en kiu oni batas pilkon per la piedoj FUNGO : speco de kreskaĵo foje manĝebla, foje venena GENERALO : armeestro GRAFIKO : arto desegne reprezenti objektojn GRUNDO : kulturebla tero HAJLO : glaciiĝinta pluvo HIDROGENO : senkolora malpezagaso (H) HOSPITALO : kuracejo JUPO : virina vesto por la malsupra korpoparto KANONO : pafilego KAPITALO : profitodona ricaĵo KARIKATURO : troigita kvazaŭportreto KIRLI : rondirigi fluaĵon KOBALTO : metalo (Co), kies kombinaĵoj blukoloras KOLONIO : grupo da homoj loĝantaj konstante en lando fremda KOMENTI : klarigi la signifon de io KONTRAKTI : interŝanĝi skribitajn promesojn pri io komunue plenumota KVARCO : tre malmola ŝtono LABORATORIO : scienca laborejo LAFO : materio, kiu elfluas el vulkanoj LAKO : briliga ŝmiraĵo LERTA : tre kapabla LOGI : tente altiri MAJUSKLO : ĉeflitero, granda preslitero MAMO : elstara brustparto, kiu ĉe inoj donas lakton MAPO : geografia karto MARSO : la kvara planedo de nia suno; militodio MASO : kvanto da materio konsistiganta iun korpon MERLO : speco de birdo METIO : manlabora profesio MINERALO : substanco, kiu estas nek besta nek vegetaĵa MINISTERIO : ministrejo MODO : aktuala kutimo rilate vestojn ks MURDI : krime mortigi NITROGENO : senkolora gaso (N) NODO : ŝnurkunligaĵo OKSIGENO : senkolora gaso (O), necesa por spirado OPRESI : tirane premegi ORBITO : vojo de unu astro ĉirkaŭ alian ORDENO : honora signo PACIFIKO : la oceano inter Ameriko kaj Azio PAPO : estro de la katolika eklezio PERFIDI : mallojale trompi PERTURBO : malordo en korpo, socio, ks PLANTI : meti vegetaĵon en la teron por ke ĝi kresku PLATA : senreliefa POLIOMJELITO : speco de epidemia malsano PROBABLA : verŝajna RIBELI : rifuzi obeon RITMO : perioda reveno de akcentoj SAGO : akrapinta pafaĵo SATELITO : korpo, kiu ĉirkaŭiras planedon SEKURA : estanta en sendanĝera loko SKALPO : haŭto sur la kaposupro SLOGANO : konciza propaganda frazo SMERALDO : verdkolora gemo SPEKTROSKOPO : ilo, per kiu oni studas spektron SPIONO : homo, kiu sekrete observas STATISTIKO : cifertabeloj pri iu temo STERILA : nekapabla naski STILO : karakteriza maniero esprimi siajn pensojn aŭ fari ion STRIKO : ĉeso de laboro por subteni iun postulon STRIKTA : severe preciza STRONCIO : flava metalo STURMI : kurataki ŜALTI : funkciigi elektron ŜIKA : laŭmode bongusta ŜTATO : regno ŜUTI : verŝi substancon nefluidan TANKO : milita aŭtomobilego TEMPERATURO : grado de varmo TERITORIO : difinita lando sub iu aŭtoritato UNGO : malmola kreskaĵo sur fingropinto URANIO : kemia elemento (U) VAKUO : malplena spaco VARBI : instigi al aligo VARII : prezenti sinsekvajn diversajn ŝanĝigojn VERMO : malgranda senpieda besto VOLBO : arkforma plafono VUNDI : difekti korpon # end