# Paŝoj al Plena Posedo, Paŝo 18 # by William Auld, Sesa Eldono, ISBN 963 571 274 # Version 1.0 # Paul Denisowski (paul@denisowski.org) ALEO : (ĉi tie) mallarĝa trapasejo ALUDI : nerekte paroli pri io AMBOSO : feraĵo, sur kiu oni batas metalon AVIZO : anonco, informo BALONO : kaucuka ludilo, kiun oni plenigas per aero aŭ malpeza gaso BAZARO : vendejo BLAGO : ŝerca mensogo BOJI : hunde bleki BUDO : ligna butiketo CIRKO : rondforma spektaklejo DISPUTI : malpace diskuti EKSKLUZIVA : esceptanta ĉion alian EKZORCI : preĝe forpeli diablon ESKAPI : sukcese forkuri aŭ eviti FARSO : neserioza teatraĵeto FASKO : kunligita aro FAŬKO : besta buŝego FILANTROPO : bonfaremulo FORMATO : dimensio de libro (k.s.) FUNEBRO : malĝoja sento pro ies morto GALIMATIO : sensencaĵo, konfuzaĵo GORĜO : interno de la kolo HISTERIO : konvulsia nerva malsano IDIOTO : homo malinteligenta INICIATNO : entreprenemo JUKI : kaŭzi malagrablan senton en la haŭto KALSONO : subpantaloneto KORNO : malmola kapelstaraĵo KRETENO : malspritegulo KRIĈI : alte kaj are krii KUNIKLO : malgranda rapidkura longorela besto KVAKI : bleki kiel ekz. rano LEONO : granda kateca rabobesto MAGIO : arto fari mirindaĵojn MANDATO : rajtigilo MARTELO : peza batilo MURMURI : aŭdigi malfortan obtuzan bruon NEGOCO : monprofita afero OFERTI : komerce proponi OPORTUNA : facile uzebla; bone adaptita por sia celo PAKI : pretigi ion por transportado PANIKO : subita ektimego PAPILIO : bela grandflugila insekto PIA : religie respektema PRUNTI : disponigi aŭ akcepti ion poste redonotan PSEŬDA : falsa, nur ŝajna PUFA : plenblovita; plenŝtopita PUNDO : brita monunuo REDUKTI : dimensie malgrandiĝi REMBURI : pufigi, enŝtopante ion RITO : religia ceremonio SARKASMO : akra moko SKLAVO : homo senkondice je dispono de iu mastro SPONGO : malpeza truplena materio, uzata por viŝi aŭ sorbi STANDO : montrejo en ekspozicio SVENI : perdi momente la konscion ŜARĜI : meti pezan objekton sur ion ŜRUMPI : malŝveli, malkreski ŜTOPI : tute pleniĝi ŜULDI : devi laŭleĝe pagi iun sumon TUSI : spasme elpuŝi aeron el la pulmoj URTIKO : vegetaĵo, kies folioj estas kovritaj de pikiletoj VAMPIRO : sangosuĉa fabela monstro VARO : komercaĵo VIANDO : karno uzata por nutrado VOLVI : ĉirkaŭmeti ion flekseblan ĉirkaŭ alian objekton # end