# Paŝoj al Plena Posedo, Paŝo 19 # by William Auld, Sesa Eldono, ISBN 963 571 274 # Version 1.0 # Paul Denisowski (paul@denisowski.org) ABOMENI : malamegi AKORDO : sameco de opinioj inter pluraj personoj ANĜELO : ĉiela di-servanto BENKO : longforma sidilo BURĜONO : ŝvelaĵo sur vegetaĵo, el kiu formiĝas folioj aŭ floroj FIRMAMENTO : ĉiela arkaĵo IMPLIKI : malorde ĉirkaŭvolviĝi INDIGNI : senti koleron kaj malestimon KAJTO : fluganta infanludilo KRABO : manĝebla marestaĵo kun du pinĉilegoj KVADRATO : ortangulajo, kies kvar linioj estas samlongaj MILDA : malsevera OSTO : malmola substanco, kiu formas skeleton PAPERO : folio, sur kiu oni skribas PEKINO : la ĉefurbo de Ĉinujo PERSEKUTI : konstante turmenti PLUMBO : tre peza, griza metalo RIVALO : konkuranto SKELETO : interna malmolaĵo, bazo de la homo aŭ besto SKOLOPENDRO : multpieda ringforma krablanta insekto TABULO : plata longa peco da ligno TABURETO : sendorsa seĝeto TEGOLO : maldika plataĵo, per kiaj oni kovras tegmentojn # end