# Paŝoj al Plena Posedo, Paŝo 21 # by William Auld, Sesa Eldono, ISBN 963 571 274 # Version 1.0 # Paul Denisowski (paul@denisowski.org) AKTORO : teatra ludisto ALMOZO : monhelpo al malriĉulo ANEKDOTO : mallonga sprita rakonto APLAŬDI : montri aprobon ARTIFIKO : trompa ruzaĵo BENGALA : rilata al Bengalujo, orienta regiono de Hindujo CIGANO : homo el vaganta hindujdevena gento CIVITO : tutaĵo de la regnanoj DIREKTORO : direktisto de ofico DORNO : pikileto de vegetaĵo EVIDENTA : klara kaj senduba FILISTRO : senidealulo, vulgarulo GRATULI : esprimi al iu kontentecon pri iu lia sukceso ĜEMI : aŭdigi plendan brueton ILUZIO : erara penso aŭ opinio IMITI : similigi sin aŭ ion al io aŭ iu alia INFEKTI : havigi al iu malsanon INKLUZIVA : enhavanta en si INSTRUMENTO : speciala ilo; (ĉi tie) muzikilo JAGUARO : amerika katsimila rabobesto KOLOMBO : birdo kun forta hejmiga instinkto KOLUBRO : nedanĝera serpento KOMPROMITI : endanĝerigi KONFERANSEO : programestro KONKLUDO : fino de rezonado; finrezulto KORBO : portebla ujo farita el sekaj herbaĵoj ks KRAVATO : ornama rubandaĵo, kiun viroj portas ĉirkaŭ la kolo KROĈI : ligi per hoko LEVO : bulgara monunuo MANTELO : longa supervesto MIKROFONO : instrumento, kiu plilaŭtigas sonojn MORDI : ŝiri per la dentoj MUSO : malgranda malutila besto NEGLEKTI : malzorgi, malatenti ORIGINALA : ne simila al aliaj POPO : grekortodoksa pastro PROGRAMO : la enhavo de teatraĵo ks PRONONCI : aŭdigi klare PROTESTI : fari deklaron kontraŭ io RATO : malutila besteto REKVIZITO : teatra ekipo TELEGRAMO : komuniko rapide transsendata TELERO : malprofunda manĝovazo TIGRO : granda katsimila rabobesto TIKLI : delikate kaj ridige tuŝeti iun TRETI : piedpremi TUMULTO : konfuza brua malordego VOSTO : postpenda hararo de besto # end