# Paŝoj al Plena Posedo, Paŝo 23 # by William Auld, Sesa Eldono, ISBN 963 571 274 # Version 1.0 # Paul Denisowski (paul@denisowski.org) AKRO : unuo de termezuro ARABO : nordafrikulo ARDI : esti varmega AZENO : kvarpieda longorela ŝarĝbesto BIENO : terposedaĵo CEREMONIO : formala ĝentileco ĈARMA : delikate plaĉa kaj loga DAKTILO : speco de frukto DIGNO : memrespekto DROMEDARO : unuĝiba besto, kiun oni rajdas en dezerto DUNO : sabla monteto EKIPI : provizi iun per necesaj iloj FESTENO : luksa kaj abunda manĝo FRIPONO : ruza malhonestulo FRIVOLA : malserioza GAZELO : svelta rapidkura besto GRAVEDA : portanta naskotan idon GRIO : senŝeligitaj grajnogrenoj HORDEO : grenspeco INSIDI : prepari por trompi iun INSTALI : starigi kaj funkciigi ion ITALA : rilata al Italujo JUDO : viro de la hebrea gento KANAJLO : malnobla homo KOKETA : ornamama kaj flirtema KRAĈI : elĵeti salivon el la buŝo MAGNEZIO : kemia elemento (Mg) MAHOMETANO : religia sekvanto de Mahometo MAJORO : oficira armea rango MALVO : rozviola floro MEHARISTO : araba soldato rajdanta sur dromedaro nomata mehari MENTO : aroma vegetaĵo NEGRO : nigrulo NIMFO : virina diaĵo de akvo, arbaro kaj monto NOMADO : migrulo OAZO : fekunda insulo en la dezerto OKRO : speco de mineralo uzata kiel farbo ORIGINO : devenloko PALMO : varmlanda arbo PAPRIKO : ruĝa pipro RAJDI : sidi sur dorso de besto REPUTACIO : publika opinio pri iu REZERVI : konservi por iu destino RIVERO : granda akvofluo RUKTI : brue eligi stomakgasojn tra la buŝo SALOMONO : biblia reĝo konata kiel lerta juĝisto SAŬCO : spica manĝfluaĵo SKABIO : infekta haŭtmalsano SORBI : enspirante altiri fluaĵon iom post iom en sian buŝon STUFI : longe kuiri viandon en fermita kaserolo SUDANA : rilata al Sudano SUKO : nutra fluaĵo ŜUO : piedvesto TAKTO : kapablo ĉiam agi kun ĝentileco kaj delikateco TEO : trinkaĵo farita el sekigitaj folioj TONO : nuanco de sono aŭ koloro TRIBO : grupo de homoj samdevenaj VEGETI : vivi inerte VENKI : superi malamikon VIRTO : konstanta emo fari bonon VERDIKTO : decido de juĝanto # end