# Paŝoj al Plena Posedo, Paŝo 30 # by William Auld, Sesa Eldono, ISBN 963 571 274 # Version 1.0 # Paul Denisowski (paul@denisowski.org) AGORDI : emigi iun al io AKVOPOLOO : pilkludo en naĝejo ALIANCO : interligo ALTARO : rita tablo por religiaj oferoj ANĈOVO : speco de fiŝeto ANONCI : antaŭsciigi ANSO : kurba tenilo ARENO : loko en la centro de cirko por bataloj kaj ludoj BAGO : valizo BANTO : ornama nodo BARBITURATO : speco de drogo BASENO : akvujo en ĝardeno BIKINI-KOSTUMO : tre eta dupeca naĝkostumo BOMBONO : sukeraĵo BRETO : horizontala tabulo por surmeti objektojn BRUTO : kvarpieda paŝtobesto BUDAPEŜTO : la ĉefurbo de Hungarujo BUĜETO : la sumo de la jaraj en- kaj el-spezoj BUKEDO : kunligaĵo de detranĉitaj floroj BURĜO : mezklasulo ĈAMPANO : speco de saŭmvino ĈERKO : kesto, en kiun oni metas kadavron DIGO : akvobarilo EKSTRA : plia, aldonita EVENTO : grava okazaĵo FANDI : fluecigi per varmo FARBO : koloriga substanco GALONO : dika rubando por ornami aŭ borderi veston GIMNAZIO : mezgrada lernejo GRANDIOZA : impone granda GRATI : froti per la ungoj GVATI : kaŝe aŭ deĵore observi HENI : ĉevalbleki HEPATO : granda glando, kiu produktas galon HUMIDA : malseka HUŜI : fortimigi birdojn, kriante “Huŝ!” IMPROVIZI : fari ion senprepare INCITI : koleretigi JUNGI : alligi beston al tirota veturilo JURO : leĝoscienco KANAPO : longa apogseĝo KAPACITO : la kvanto, kiun ujo povas enteni KAZINO : konstruaĵo por publikaj amuzaĵoj KLAKI : eligi mallongan sonon per rapida movo de io kontraŭ io KOINCIDI : okazi en la sama momento KOLĤOZO : mastruma kolektivo KOLONJO : urbo en Germanujo KOMPOTO : manĝaĵo farita el fruktoj kuiritaj kun sukero KONEKSA : interligita KONKO : kalka tegaĵo de moluskoj KOTLETO : rostita viandpeco KRANIO : tutaĵo de la ostoj entenantaj la cerbon KREZO : tre riĉa homo en la antikva tempo KULERO : manĝilo per kiu oni ĉerpas KUSENO : remburita sako por la kap-apogo LADO : metala plato LAMA : malfacile paŝanta pro kripleco LAMPIONO : lampeto LATINO : la lingvo de la Romianoj LEKI : tuŝi per la lango MAGAZINO : perioda revuo MAJSTRO : titolo donata al homo fake elstare kompetenta MASKO : artefarita vizaĝo, vizaĝkaŝilo MATĈO : ludo aranĝita inter du trupoj MATRIKULO : listo de anoj MELODIO : belsona muzikaĵo MELONO : granda sukplena frukto MENTONO : vizaĝparto sub la buŝo MIRTO : arbeto kun ĉiamverdaj folioj MUZELO : elstara ĉirkaŭbuŝa kapoparto de bestoj NORMO : modelo de la ordinara tipo aŭ kutimo NUKO : posta parto de la kolo NUPTO : geedziĝo OBSTINA : firme necedema OBTUZA : malklara, kvazaŭ sufokata OCEANIO : la tuto de la pacifikaj landoj OLDA : maljuna, malnova PANTALONO : dukrura vesto por la suba korpoduono PEDANTA : precize kaj detale zorganta pri malgravaĵoj PEKI : malobservi moralan leĝon POLEKSO : dikfingro de la mano PULOVERO : trikita torsovesto RANCA : ricevinta malagrablan odoron pro malkomponiĝo RAPORTI : sciigi tion, kion oni vidis aŭ faris RASPI : skrapi per speciala ilo REPRODO : (mallongigo) = reproduktaĵo REZOLUTA : decidema, firmanima SCIURO : malgranda besto vivanta en arboj SKRUPULO : dubo de konscienco STATUO : homsimilaĵo el ŝtono ŜMINKI : ŝmiri la vizaĝon per kolorilo TAPIŜO : teksita plankokovrilo TEGI : kovri ion tiel, ke la kovro kaj la kovritaĵo unuiĝas TELE- : prefikso, kiu signifas “en malproksimo” TELEFONO : aparato por interparoli tra granda distanco TENTI : instigi al io malpermesita TREMOLO : speco de arbo TROGLODITO : kavernulo TUALETO : necesaĵoj por sin vestado TUĈI : skrbi per speciala nigrega inko TURISTO : homo vojaganta por plezuro ULTIMATO : lasta averto antaŭ milito VAZO : ujo VENENO : vivdetrua substanco VISKIO : skota brando ZIZELO : malgranda mambesto, kiu dormas dum la vintro TRANKVI : (mallongigo) = trankviligi CIAO, BAMBINA : Ĝis, knabino! (itale; legu : cao, bambina) # end